Le Kagenfels - Historique du château


Accueil - Présentation
L'historique du château fort du Kagenfels
Etude architecturale du Kagenfels
Histoire du chantier
le Kagenfels dans les médias
L'Association pour la Conservation du Patrimoine Obernois
Les liens
Contact
Zone membres
Le livre d'or


Français - English - Deutsch - Spain - Esperanto

La kastelo KAGENFELS  rakontas  sian historion

En la periodo de la Granda Interreĝado, dum la milito, kiu oponis la strasburgan episkopon Walther von Geroldsteck al la urbo STRASBURGO, la episkopa ministro Albrecht KAGE  en 1262  ekkonstruis min. Mi estas « malgranda » fortika kastelo, starigita funde de la arbaro de la urbo OBERNAI, sur grundoj apartenantaj al la Sankta Roma Germana Imperio. Mia konflikta situacio estos reguligita de la reĝo Rodolfo de HABSBURGO nur en 1289.  Nekonata estas la daŭro de tempo, dum kiu la familio KAGEN posedis min. Fine de la XIV– a jarcento, akiris min Frederiko von WESTHOFFEN kaj Alberto von SCHÖNAU, kaj, poste en komuna havaĵo la fratoj Klaus kaj Kuno von NEUWEILER,  Hesso von EHENHEIM kaj  Friedrich Stahel von WESTHOFFEN ĉirkaŭ 1393.

Mi fariĝas feŭdaĵo de la strasburga episkopo en 1424.  Estas konata nur, ke  post la atako de la kastelo  oni interkonsentis,  ke okono estu donata al la episkopo kaj al Ludoviko von LICHTENBERG, kiuj sieĝis min. En 1432, la episkopo alproprigas siajn rajtojn ; sed post 1424,  oni ne plu aludas la rajtojn de la familio LICHTENBERG. Eblas, ke Ludoviko estis devigata vendi  aŭ cedi ilin, kiel feŭdaĵon, al la episkopo, en 1429, samkiel  LICHTENBERG faris. Notindas, ke, dum mia tumulta historio, oni sieĝis min almenaŭ kvarfoje dum 40 jaroj (1383, 1390, 1397 kaj 1424).
Oni certigis la uzadon de diverskalibraj sieĝaj kanonoj per fosadoj.
Troviĝis, diversloke, fragmentoj el sabloŝtonaj perfekte sferoformaj kuglegoj, interne de miaj ĉirkaŭmuregoj. Iliaj restarigitaj diametroj mezuras 14 ĝis 26 centimentrojn. Tre verŝajne, tiuj kanonoj estis uzitaj okaze de la sieĝo de 1424, kiu kunigis, fronte al miaj muregoj, la armeojn de la strasburga episkopo Wilhelm von DIENST kaj tiujn de Ludoviko von LICHTENBERG. Kaŭzita de la neglektemo de miaj gardistoj, servistoj kiuj banlavis sin, neatendita brulego ruinigis miajn konstruaĵojn en 1426.

En malbonega stato, mi estas aljuĝita iom post 1424 al Henriko von HOHENSTEIN, administranto de la strasburga episkopo, kiu entreprenis gravajn plibonigojn, necesigante la konstruon de segejo apude. Je la forpaso de Henriko en 1451, mia filo Anton porokaze loĝis en miaj muroj, almenaŭ ĝis 1474. Kiel mia frato « Haut – Koenigsbourg», mi estis uzata kiel elirpunkto por diversaj rabaj aktivaĵoj. Anton arestas en 1474 naŭ loĝantojn el OBERNAI, enkarcerigas ilin, kaj konfiskas iliajn ĉevalojn. Je nekonata dato (antaŭ 1503), mi transiras en la manojn de la familio Uttenheim zu RAMSTEIN, kiu siavice ege transformos min, kaj adaptigos min pro artilerio.

Oni vendas min en 1559 al Luko VISCBOCK, kromnomata « ZECK », ĉefmagistrato de la nobellando de VILLE ; tiu ĉi instaliĝas en mia loĝejo, kaj atribuas al si mian nomon « zu KAGENFELS ». Tiu ĉi lasta konstruas diversajn kromdomojn por ekonomia uzo, antaŭ ol revendi min, kun la tuta aro da grundoj kaj konstruaĵoj, al la urbo OBERNAI. Kvankam mi estas parte ruinigita, diversaj dokumentoj pruvas ke loĝantoj vivas ĉe mi ĝis 1559, ĉar, en tiu jaro, garbejo estas konstruita de la ĉarpentisto el OBERNAI. Verŝajne, mi estas forlasita dum la Tridekjara Milito (1618 – 1648 ). Oni taksas min ruinaĵo en 1664 kaj oni mencias min kiel forlasita en 1684, ĉar mi estas nur ŝtonamaso, kiel ĉiuj kasteloj troviĝantaj en la montaro. Iom post iom, oni forgesis mian nomon. En 1828, J – G SCHWEIGHAUSER identigis miajn ruinojn kiel tiujn de KAGENFELS (la kadastra mapo indikis "Falckenschloβ").

Oni nomis min « eta » kastelo de KAGENFELS. Nuntempe, mi montras miajn realajn dimensiojn. La elfositaj ruinaĵoj atestas pri la multnombraj klopodoj, kiujn miaj sinsekvaj posedantoj faris, por min renovigi multekoste, sed mia loĝejo restis, laŭlonge de la jarcentoj, unu el la plej malgrandaj el ALZACO. La relativa grandeco de la defensivaj konstruaĵoj estas senmezura, kompare al mia palaco, kiu ĝis la fino restis ege mallarĝa, malgraŭ plialtigo. Sed la abundeco kaj la varieco de la defensivaj konstruaĵoj ne devas forgesigi, ke, malgraŭ miaj modestaj dimensioj kaj izoliteco, mi estis relative konforta hejmo. Mia loĝejo enhavis etan privatan kapelon, kaj dum serĉadoj oni elfosis pecojn de ceramikaĵo por hejtforno,  je escepta kvalito. Tiuj pruvoj atestas pri mia porokaza okupado interne de la muregoj, ĉefe de potenculoj, kiuj uzis min kiel ŝirmejo aŭ rifuĝejo, servanta iliajn diversajn ambiciojn.

 

http://www.esperanto-strasbourg.net

 

 

 

Illustrations
Le Kagenfels

Reconstitution du Kagenfels au XIIIème siècle (face nord).

Dessin réalisé par Mathias Heissler.

Le Kagenfels

Proposition d'interprétation des relevés du château du Kagenfels en au XVème siècle.

Dessin réalisé par Mathias Heissler.

Le Kagenfels

Reconstitution du Kagenfels, milieu du XVIème siècle (face nord).

Dessin réalisé par Mathias Heissler.